La Eŭrovido-Kantokonkurso 2023 estis la 67-a eldono de la Konkurso. Ĝi okazis en Liverpool en Britio, kiu gajnis la duan lokon en la antaŭa eldono, post la decido de EBU ne organizi ĝin en Ukrainio, lando kiu venkis en 2022 kun Kalush Orchestra kaj ilia kanto Stefania, pro la Invado de Rusio en Ukrainion (2022). Estis la unua fojo depost 1980 kiam la gastiganta lando ne estas la venkinta lando. Ankaŭ estis la naŭa fojo, kiam Britio gastigas la aranĝon, la lastan fojon en 1998. Tridek sep landoj partoprenis en tiu ĉi eldono.